Home
entries friends calendar user info Previous Previous Next Next
Jurto de nomado - La loĝata insulo
n0mad0
[info]n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
La loĝata insulo
Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis perpoŝte la libron el reta vendejo de la eldonejo "Impeto". Tio estas verkaĵo de fratoj Strugackij "La loĝata insulo" (ĉi tie estas ligilo al elŝutebla fragmento). Verdire mi malfermis la libron kun sento iom simila al timo. Necesas klarigi, ke ĉi novelo en rusa lingvo estas unu el plej ŝatataj de mi verkaĵoj - ŝatata de infanaĝo kaj multfoje relegata. Komence bone konata teksto ŝajnis en Esperanto iom stranga, sed poste mi komprenis ke la traduko estas tre bonkvalita kaj forestas iuj mankoj. Traduko validas same kiel originala versio. Tamen restas dubo. Mi intencas sendi la libron donace al mia eksterlanda amiko. Ĉu enhavo estos komprenebla por li? Mi ial opinias, ke gravan parton de la novelo povas kompreni nur homoj, loĝintaj en Soveta Unio (aŭ en nazia Germanio)... Aliflanke avantaĝo de verkoj de la fratoj estas, ke preskaŭ ĉiu persono povas trovi ion interesan por si: se oni ne interesiĝas pri profunda senco, do ricevos pasiigan aventuran legaĵon. Dubo iru for!

Tags:
Nuna muziko: Mein Traum - Oomph!

Comments
yury_finkel From: [info]yury_finkel Date: la 20-a de februaro 2008 05:23 (UTC) (Ligilo)
gravan parton de la novelo povas kompreni nur homoj, loĝintaj en Soveta Unio (aŭ en nazia Germanio)...

Ideologia premo (tiu "kampo" el la romano) estas multe pli forta en tiel nomataj "demokratiaj" landoj. Do, la libro pli ĝuste priskribas la okcidentan situacion. Sed ĝuste tial la okcidentanoj vere povas ne kompreni la verkon, same kiel la loĝantoj de la "loĝata insulo" povus diri: "kia kampo? pri kio vi parolas? ni mem amas niajn Patrojn, neniu nin devigas!"

Mi ne scias, pri kio verkis la aŭtoroj mem, sed la metaforo konvenas al la Okcidento pli, ol al Sovetio (kaj probable eĉ ol al nazia Germanio, ĉar tie teroro kaj perforto estis malkaŝa).
n0mad0 From: [info]n0mad0 Date: la 20-a de februaro 2008 21:27 (UTC) (Ligilo)
Mi ne konsentas. En tiel nomataj "demokratiaj" landoj mankas ideologio diviga por tuta popola. Memkompreneble ekzistas opinio avantaĝa por landaj elitoj kaj subtenataj de ili, sed por ĝia enkapigo oni uzas sufiĉe artifikajn rimedojn. Verŝajne iu vidus reton de turoj de "blanka radiado" en televido, sed tio estas nur surfaca impreso. Necesas agnoski, ke multaj aĵoj en vivmaniero de okcidentaj landoj malhelpas disvolviĝon de kapablo percepti realecon kritike, sed dubindas ke tio estas celita sekvo de iu konscia programo.

Laŭ mi situacion en okcidentaj landoj pli bone respegulas la libro "Rabaj aĵoj de jarcento" ("Хищные вещи века"). Ŝajnas, ke bedaŭrinde ĝi ne estas tradukita en Esperanto - leginda verko.
maksimo From: [info]maksimo Date: la 21-a de februaro 2008 17:00 (UTC) (Ligilo)
Amkaŭ al mi plaĉas la tradukon...
Mi trovis tie multon interesan kaj imitindan.
Pli la dubo pri la kompreno... nu jes, eble la libro ne tiel impresos la ricevonon, sed mi opinias, ke ne pro iu nekompreno sed pro tio, ke la libro estas animproksima por nia generacio rusianoj. Por eksteruloj kaj la juna generacio en nia lando la libro estas simple ordinara aventura romano, ne pli.
Mi opinias, ke por ili ne estos memevidentaj multaj agoj de la heroo... kaj ĉiam komprenebla la senco agi ĝuste tiel, kiel faris li en la romano...
n0mad0 From: [info]n0mad0 Date: la 21-a de februaro 2008 21:24 (UTC) (Ligilo)
>Mi opinias, ke por ili ne estos memevidentaj multaj agoj de la heroo... kaj ĉiam komprenebla la senco agi ĝuste tiel, kiel faris li en la romano...

Tre interesa rimarko, sed mi ne povas konsenti. Opinioj kaj agoj de la heroo ŝanĝiĝas depende de liaj scioj pri ĉirkaŭaĵo. Komence li provas agi laŭ regulo: "El du eblaj solvoj elektu plej homecan". Li estas ĉarme naiva kaj homama. Post multaj batoj de vivo lia ag- kaj pensmaniero grave ŝanĝiĝas. Bonokaze mi rimarku, ke tre interesas observi procezon de ĉi morala evoluo.
4 komentoj or Afiŝu novan komenton
profile
n0mad0
User: [info]n0mad0
Name: n0mad0
calendar
Back marto 2008
1
2345678
9101112131415
16171819202122
23242526272829
3031
page summary
tags

Advertisement