Home
entries friends calendar user info Previous Previous Next Next
Jurto de nomado - Venis proverbo el popola cerbo
n0mad0
[info]n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Venis proverbo el popola cerbo
De tempo al tempo mi kun plezuro trarigardas arojn de proverboj de diversaj popoloj. Tio estas tre interesaj legaĵoj. Lakonaj folkloraj aforizmoj donas foje pli ĝustan kaj impresplenan informon pri vivo de iu popolo ol dikaj libroj. Ofte oni povas senpene trovi taŭgajn ruslingvajn ekvivalentojn, sed de tempo al tempo tio estas malfacila tasko. Rimarkindas, ke proverboj de diversaj ekzotikaj gentoj donas poiame tre impresan efikon: malgraŭ aĵoj, neniel ligitaj kun niaj ĉiutagaj aferoj, ili mirinde impresas per klareco kaj ĝusteco. Ĉi sube estas mia lasta trovaĵo.

  • Proverbo de afrika gento Xhosa (ĉu esperantlingve Kosao?):
    Oreloj suber akvo ne estas tuta hipopotamo.

Mi fervore ŝparas en memoro plej ŝatatajn ekzemplojn. Poste estas kelkaj.

  • Proverbo de iu afrika popolo, kies nomon mi ne memoras:
    Se vi deziras esti elefanto, do lasu sterkamasojn samgrandajn kiel ĝi.
    Kiam mi proponis la tradukon al germana amiko, li komprenis nenion. Do kiel redoni sencon per kelkaj vortoj?
  • Islanda proverbo:
    Laŭdu veteron vespere, fraŭlinon - post edziĝfesto, kaj edzinon - antaŭ entombiĝo.

Mi provis traduki kelkajn rusajn proverbojn en Esperanton. Ili estis aperigataj en E-babilejo kaj bonhumore akceptataj de anoj.

  • Ĉiu rano kvakas, ke ĝia flak' agrablas.
  • Musoj gaje festas, kiam kat' forestas.
  • Porko korna timindus pli ol lupo morna.
  • Vilaĝano sekalon semas, eĉ se morgaŭ morti emas.

Kamaradoj, ĉu vi povas aperigi viajn ŝatatajn proverbojn?

Tags:

Comments
rdmiller3 From: [info]rdmiller3 Date: la 26-a de februaro 2008 00:48 (UTC) (Ligilo)
"Vi enŝipiĝis por vojaĝi. Vi iris trans la maro. Vi atingis la bordon de via celo. Surteriĝu!"
- Stoika proverbo de la Meditadoj de Marko Aŭrelio

(Suposeble-) usonaj proverboj:

"Ne forĵetu la bebon kun ka banakvo."

"Bonaj bariloj, bonaj najbaroj."

"Metu vian monon laŭ via buŝo."

"Ne kalkuli viajn kokojn antaŭ ili elŝeliĝas."

"La frua birdo kaptas la vermon."
n0mad0 From: [info]n0mad0 Date: la 26-a de februaro 2008 20:35 (UTC) (Ligilo)
"Ne forĵetu la bebon kun ka banakvo."
"Ne kalkuli viajn kokojn antaŭ ili elŝeliĝas."
"La frua birdo kaptas la vermon."


Mirinda afero! Por tiuj proverboj ekzistas preskaŭ ĝisvortaj rusaj ekvivalentoj. Tamem en Rusio anstataŭ "Ne kalkuli viajn kokojn antaŭ ili elŝeliĝas" estas kutime uzata "Kalkulu kokidojn aŭtune".

La proverbon "Metu vian monon laŭ via buŝo" mi verdire ne komprenis.
2 komentoj or Afiŝu novan komenton
profile
n0mad0
User: [info]n0mad0
Name: n0mad0
calendar
Back marto 2008
1
2345678
9101112131415
16171819202122
23242526272829
3031
page summary
tags

Advertisement