 |



 |
 |
|

 |
|

 |
|

 |
|

 |
 |
 |
 |
 |
La vero kiel cxiam okazis meze :)
Mi petis Kalle Kniivilä kiel eksperto :) komenti tiun cxi temon. Jen kion li skribis: ============================ ... Due, pri la virintago. Mi havas malmultan rektan sperton pri tiu solenado en Finnlando, sed laŭ mia kredo ja estas ioma ligo al la maldekstraj partioj. La finna Vikipedio asertas, ke la festado de la virina tago venis al Finnlando de UN, sed tion mi ne kredas, aŭ ĉiukaze tio estas nur parto de la klarigo - ja ne ĉiuj landoj kiuj anas en UN festas la virinan tagon. Mi kredas, ke oni komencis pli vaste festi en la 1970-aj jaroj, kiam multaj junaj radikaluloj aliĝis la sovetieman alon de la komunisma partio. Tiu alo neniam estis ege multnombra, sed ĝi estis tre laŭta, kaj havis neproporcie multe da influo en la lando, pro la proksimeco de Sovetio kaj la neemo de aliaj partioj inciti la grandan najbaron.
En Finnlando la virina tago estas ordinara labortago, sed okazas iuj manifestacioj, oni parolas pri la egaleco de viroj kaj virinoj ktp. Donacado de floroj ktp al virinoj laŭ mia kompreno ne estas ofta fenomeno, sed eble ja okazas.
Ankaŭ en Svedio oni rimarkas la virinan tagon, ĉefe pro tio, ke politikistoj kaj amaskomunikiloj en tiu tago aparte atentas pri egaleco inter viroj kaj virinoj. Al tiu egaleco unuavice ne apartenas ke virinoj ricevu floron en unu tago de la jaro, sed ke viroj kaj virinoj havu egalajn ŝancoj, egalajn rajtojn kaj egalajn salajrojn.
amike,
Kalle =====================================
|
 |
 |
 |
 |
|

 |
|
|  |
 |

|
 |
|
 |