Home
entries friends calendar user info
Jurto de nomado
n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Internacia tago de virinoj
Hodiaŭ en nia lando oni festas Internacian tagon de virinoj. Tio estas unu el la plej ŝatataj festoj en Rusio. Oni solenas ĝin tre fervore. Verŝajne pli popularas nur Novjarfesto.

Ĝis nun mi kredis, ke malgraŭ ambicia nomo de la festo oni scias pri ĝi nur en Rusio kaj en aliaj landoj de eksUSSR. Tion opinion konfirmis ankaŭ televidilo. Ekz. antaŭnelonge mi spektis interesan dissendon pri amsterdama flora borso. Reportero substrekis, ke ĉi tago ne estas fama en eksterlando, sed oficistoj de la borso konas ĝin bone kaj tre ŝatas. Koncernate la oficistojn mi ne dubas :) Hodiaŭ en la Esperanto-babilejo estis tuŝita temon pri 8-a de Marto festo. Mi kun iom de miro eksciis, ke almenaŭ du eksterlandaj amikoj konas la feston. Kamarado xeno eĉ donis la citaĵon el germanlingva Vikipedio, kiu informis, ke Internacia virina tago estas feritago ne nur en eksUSSR, sed ankaŭ en kelkaj ekzotikaj landoj (ekz. en Burkino).

Ekzemploj de sovetaj gratulkartoj okaze de la festo:






Multajn gratulojn kaj bondezirojn al ĉiuj virinoj, kiuj opinias festo la 8-an de Marto tagon!

Tags: ,

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Tago de Averto

Hodiaŭ prudenta parto de la homaro festas laŭvican Tagon de sendependeco de Suda Rodezio. Pri ĉi datreveno memorigis kamarado [info]tiomkin (ruslingva artikolo). Mallonga sed glora historio de Suda Rodezio, ĝia obstina batalo por ekzisti kaj veinda pereo estas bona averto por nunaj politikistoj. Tio estas ekzemplo, kiel pro stulta ambicio kaj deziro ricevi pormomentan profiton oni povas neigi riĉan kaj sukcesan landon. Suda Rodezio estas lando kiun ni perdis.

Tags:

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Lingva demado
Antaŭ kelkaj tagoj oni festas la kvindekan datrevenon de lanĉo de unua satelito de Tero. Laŭ mi tio estis unu el la plej gravaj eventoj en homara historio. Tamen en ĉi-skribaĵo temas pri la alia. Unu el tradiciaj frazoj dirataj de ĵurnalistoj estas proksimume tia: "Post tiu evento rusa vorto 'sputnik' eniris en ĉiujn lingvojn kaj fairĝis uzata de tuta homaro." Por mi tre interesas, ĉu la vorto 'sputnik' estas uzata en Okcidento ĝis nun en gazetaro kaj en literaturo?

Tags: ,

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Festo de kosmonauxtiko
Multajn gratulojn al samideanoj okaze de la festo!

Tags:
Current Location: perpense en Universo
Nuna humoro: festa
Nuna muziko: Herbo cxe hejmo - Teranoj

profile
n0mad0
User: [info]n0mad0
Name: n0mad0
calendar
Back marto 2008
1
2345678
9101112131415
16171819202122
23242526272829
3031
page summary
tags

Advertisement