Home
entries friends calendar user info Previous Previous
Jurto de nomado
n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Trajto de nia glora tempo


Antaŭ kelkaj jaroj sur frontono de la konstruaĵo estis soveta blazono. Poste iu decidis, ke ĝia ĉeesto estas maldeca.

Tags:

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Enigmo por alilandaj kamaradoj
Estimataj, bonvolu respondi: Kiel oni uzas aĵojn, venditajn de la fotitaj personoj? Mi petas samlandanojn dume doni neniujn komentojn.



Rimarko:
Antaŭe estas rifuzata malvera respondo - ĉi aĵojn neniel koncernas Internacian tadon de virinoj :)

Aldone
Responde al la peto mi aperigas pli proksiman bildon de la aĵoj:



Aldone 2
Do mi donu veran respondon. [info]sonjaaa donis preskaŭ ĝustan konjekton. Jes, tiuj aĵoj estas uzataj por baniĝado. Certe temas pri rusa banejo. Inter ĝi kaj saŭno estas kelkaj gravaj difirencon. Por oni povas sinprezenti la rusan banejon, mi aperigas la bildon, prunteprenitan de Vikipedio:

Tags:

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Unua neĝo
Hodiaŭ en nia urbo estas tago de Unua Neĝo. Unuafoje je ĉi-aŭtuno ĝi kovris teron, arbojn kaj arbustojn kaj restadis dum tuta tago. La mondo fariĝis pli pura, freŝa kaj hela.




Tags: ,

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Relativeco de percepto
Finiĝas plej bela aŭtuna monato - semptembro. Folioj de arboj ŝanĝis koloron kaj mondo fariĝis bunta pro flavaj kaj ruĝaj subtonoj. Promenante hodiaŭ tra la urbo mi kun amuzo observis hindajn studentojn plenajn de infana entuziasmo foti malkutimajn por ili pejzaĝojn. Tio estis por mi videbla ekzemplo kiel ĉiutagaj por ni aferoj estas mirindaj por eksterlandanoj. Tiu penso ŝajnas tute natura, sed praktike malfacilas kompreni afrikanojn aŭ hindojn, kij kun mirego vidas orflavajn foliojn de aŭtunaj arboj aŭ blanktrunkan betularon kutiman por ruso.


Banala subskribo: Ora aŭtuno

Tags: ,
Nuna muziko: Lasta aŭtuno - DDT

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Agrikultura ekzotiko
Printempe mi plantis en la legomĝardeno kelkajn ekzemplarojn de Chenopodium follosum. En Rusio ĝardenistoj-amatoroj nomis tiun planton "spinaco-frambo". Hieraŭ mi vizitis la legomĝardenon kaj trovis, ki giaj beroj ekmaturiĝis. Priskribo sur pakaĵo kun la semoj promesis acid-dolĉan guston de la beroj, sed laŭ mi ili estas sengusta. Tamen necesas agnoski, ke la planto kun maturaj beroj aspektas belege.

Jen estas foto de branĉo de la planto:



Beroj de la planto:



Ĉi-sube estas foto de rezulto de ankoraŭ unu mia eksperimento. Siatempe mi plantis kapsikon en florpoton. Kiel vi povas vidi aperis du fruktoj.

Tags:

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Viviga fluidajxo

Rusa respondo al rugaj malvrmigiloj de Coca-Cola

Malvarmigilo
Surskribo sur malvarmigilo: "Malvarma brando"

Sekva logika pasxo - produkti brandon en koncernataj boteloj: 0.33 l - por unu fojo, 0.5 l - klasika varianto; 1 l - ekonomia pakajxo en plasta botelo; 2.25 l - "familia pakajxo" kun senpaga kvarono da litro.

Tags:
Current Location: cxe tablo
Nuna humoro: humora

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Fumanta kavalero
En pasintjara auxtuno en nia urbo (por la plej rigoraj legantoj mi klarigas, ke temas pri Smolensk :)) okazis turniro de amatoroj de historia skermo.

Mi faris kelkajn fotojn. Cxi-sube estas unu el la plej interesaj laux mi.

313.04 КБ

Cxi-foto estis montrata al konatoj kaj nur malmultaj ekpovis pritaksi gxian humoron. Multe amuzigis min komento de la amiko. Post longa atenta spektado li demandis kun dubo: "Cxu kavaleroj fumis cigaredojn? Lau mi ili uzis pipojn"

Versxajne mi iam petos miajn konatojn skribi mallongajn rakontetojn, en kiuj ili devos priskribi homaran historion de ilia vidpunkto. Versxajne tiu eksperimento donus tre interesajn rezultojn. Auxtoroj de verkoj pri alternativa historio ekploregus pro envio.

Tags:
Nuna humoro: vigla

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Aviada festeno
Je pasinta semajnfino en nia urbo estis okazigata aviada festeno. Radiodissendo promesis spektajxo kun aerobatiko, sed pro sabata kutimo vekigxi malfrue mi kaj mia frato ne cxeestis unuan parton de la arangxo. Gxi estis sur milita aerodromo, kie en tiu tago estis bonvenataj cxiuj dezirantoj.

Cxe aerodroma enirejo sentinelas rigora milicisto, kiu kontrolis portajxojn de vizitantoj. Speciale li ekinteresigxis pri mia flasketo. Flarinte akvon en flasketo, la milicisto demandis kun videbla cxagreno: "Cxu vi kunhavas neniun alkoholajxon?" Post pasxado laux longa trairejo ni atingis startkampon, kie estis loko de la arangxo. Antauxe gxi estis menciita, ke la plej interesan parton ni preterpasis. Tamen almenaux malsupreniradon de parasxutistoj ni vidis. Tiu estas escepte alloga spektajxo. Avioj men ankaux interesas. Memkompreneble mi kunhavas fotilon. Cxi-sube estas kelkaj fotoj kun koncizaj komentarioj.

Legi plu... )

Tags:
Current Location: hejme
Nuna muziko: Malgranda 's' - Bestoj

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Fotoraporto pri promenado

Mi decidis plenumi  promeson kaj aperigi fotojn, faritajn dum promenado tra nia urbo. Bedauxrinde multaj rimarkindajxoj mankas. Tio okazis pro manko de tempo kaj mia malsuficxa sperteco.

Cxefa rimarkindajxo de nia urbo - ortodoksa katedralo
Tio cxi estas cxefa urba rimarkindajxo - ortodoksa katedralo (Uspeskij katedralo).

Ankoraux unu foto kun la katedralo
Ankoraux unu foto kun la katedralo.

Iomete poste estos aperigitaj novaj fotoj.

Tags:

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Sabata promenado
Sabate mi promenis tra mia urbo. Mi kunhavis fotografolon kaj faris vicon da fotoj, baldaux intencas aperigi kelkajn cxi-tie.

Tags:
Current Location: en Interreto
Nuna humoro: dormema

profile
n0mad0
User: [info]n0mad0
Name: n0mad0
calendar
Back marto 2008
1
2345678
9101112131415
16171819202122
23242526272829
3031
page summary
tags

Advertisement