Home
entries friends calendar user info
Jurto de nomado
n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Interretaj pagsistemoj
Mi jam delonge havas specialan intereson pri diversaj retaj pagsistemoj. Ili estas tre oportunaj kaj rapidaj rimedoj por transpagi. Ĉefe oni povas pritaksi ilian agrablecon, se inter vendisto kaj aĉetanto estas ŝtataj limoj kaj multaj kilometroj.Hodiaŭ mi donis al Guglo la serĉtaskon kun la vorto "pagsistemo"; estis aperigitaj kelkaj dekoj da ligiloj, sed ŝajnas, ke mankas iuj enhavplenaj esperantlingvaj materialoj. Same mankas io rimarkinda en Vikipedio.

Nun mi deziras trovi respondojn kontraŭ du demandoj:

1)Kiaj pagsistemoj popularas en aliaj landoj?
Mi demandis mian babilejan amikon pri Germanio. Li respondis, ke ne uzas tiujn pagrimedojn kaj por pagi al reta vendejo utiligas ĝiron. Necesas rimarki, ke certe tiu vojo ne tro popularas en Rusio. Verŝajne pro troa komplikeco de bankaj proceduroj.
2) Ĉu pagsistemoj utilas por esperantistaro?
Necesas klarigi, ke pagsistemoj kutime uzas nacilingvan interfacon. Tio malhelpas al personoj de diversaj landoj senprobleme utiligi la servojn. Lige kun tio mi tre interesiĝas: Ĉu ekzistas pagsistemoj, kiuj enhavas specialajn rimedojn por traduki interfacon en diversajn lingvojn?

Tags: ,

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Kial por pripensi
Siatempe, kiam komputiloj estis ankoraŭ raraĵoj kaj Interreto nur komencis poiome disvastiĝi en Rusio, mi donis al reta serĉmaŝino la demandon (en rusa lingvo, memkompreneble): "Kiel solajri helpe de Interreto?" Rezulte la serĉmaŝino aperigis amason de ligiloj al diversaj hejmpaĝoj. Ĝustan nombron mi ne memoras sed temis pri miliono+. Hodiaŭ mi ripetis la eksperimento, sed donis la demandon en Esperanto. Guglo proponis povran ununuran ligilon al mia propra mesaĝo en la forumo. Tiaj aferoj. :(

Tags: ,
Current Location: en Interreto
Nuna muziko: Money, money, money - ABBA

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Esperanto kaj Reto. Notoj de interreta filistro
Antaŭnelonge kamarado [info]retumanto aperigis en sia blogo artikolon pri stato de Eo en Reto. Mi tralegis ĝin kun granda intereso. Multaj pritaskoj de la aŭtoro ŝajnas al mi tute pravaj sed kun iuj opinioj mi ne konsentas. Por eviti miskomprenon necesas klarigi, ke mi estas nek lerta movadano nek fakulo pri komputilaj aferoj. Ĉi sube estas opinioj de ordinara uzanto - reta filistro.

Unue. Laŭ mi problemoj de Esperanto en Reto ne tro multe dependas de uzado de modernaj teknologioj. Ŝajnas, ke koncernata opinio de la aŭtoro estas sekvo de disvastiĝinta en Rusio kulto de lasta novaĵo. Eĉ enkadre de rimedoj, kiuj ne estas plej novaj, oni povas trafi bonegajn rezultojn. Por krei atendindan hejmpaĝon oni bezonas antaŭ ĉio allogajn indeoj, utilan informon kaj ardan deziregon. Ĉiu povas doni siajn proprajn ekzemplojn, mi lige kun tio rememoras la ruslingvan forumon de amatoroj de alternativa historio. Ĝi funkcias surbaze de senpaga servo sed foruma vivo estas tre vigla: konstante aperas novaj partoprenantoj kaj interesaj temoj. Kion oni povas diri pri enhavo de esperantistaj hejmpaĝoj? Tre abundas ĉirkaŭmovadaj materialoj kaj malmultas informoj utilaj por praktika apliko. Antaŭ ĉio mi opinias diversajn artikolojn kaj servojn utilajn de komerca vidpunkto. Dum iom da tempo mi kun intereso observas agadon de IKEF (Internacia Komerca
kaj Ekonomia Fakgrupo). Bedaŭrinde ĝia hejmpaĝo restas tre modesta. Krom tio partoprenantoj de IKEF sekvas malutilan kutiman de multaj esperantistaj komunumoj: ĉefe alnoj de la organizo komunikiĝas enkadre de la speciala Yahoo-grupo. Rezulte opinioj kaj informoj de grupanoj estas neatingeblaj por eksteraj vizitantoj. Laŭ mi estus pli utile se IKEF lanĉus sian propran forumon (aŭ LJ-komunumon). Bonokaze. Ĉu iu konas aliajn esperantlingvajn hejmpaĝojn interesajn de komerca vidpunkto?

Mi revenas al menciita artikolo. Due. Koncernante retan agadon de UEA kaj aliaj famaj esperantistaj organizoj: mi dubas ke utilas uzi monon kaj forton por lanĉi siajn proprajn projektojn. Ŝajnas ke pli
rezultdona vojo estas utiligi aŭtoritaton de UEA por esperantigadon de ekzistantaj popularaj servoj, hejmpaĝoj kaj programoj. Mi ege esperas, ke iam ekvidos esperantlingvan interfacon de WebMoney kaj E-gold.

Tags: ,

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Kie estas Amikumu?
Sendube lastatempe sorto malfavoras al mi. Hodiaŭ mi finfine decidis registriĝi en esperantlingva paĝaro amikumu.com sed kun malplezuro trovis, ke sekvante la ligilon oni atingas iun strangan hejmpaĝon, kiu absolulute ne koncernas Esperanton. Tie abundas reklamo de viagra kaj aliaj similaj rimedoj. Memkompreneble viagra estas bonega kaj tre utila aĵo sed mi bezonas nun Amikumu. Oni diras, ke verŝajne estas elĉerpita mono kontraŭ la retnomo. Mi esperas, ke Amikumu revenos. Atendu ni.

Tags: ,
Nuna humoro: ĉagrenita

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Malgranda venko de forto de racio
Hodiaŭ mi estas tre fiera pro malgranda sed tre grava por mi atingo: mi finis tradukon de surskriboj de la forumo de borda.ru en Esperanton. Pli frue mi skribis pri intencon fari forumon por mongoliaj kamaradoj. Forumo disponigata de borda.ru ŝajnis al mi taŭga por ĉi-celo, tial oni tre facile povas traduki ĝiajn surskribojn en iun lingvon. Krome ĝi estas sufiĉe simpla donas multajn agrablajn eblecojn por komunikado. Mi provis aliajn variantojn, sed ili estas pli malbonaj.

Verdire la laboro estas finita antaŭ kelkaj tagoj, sed dum lasta poŝo mi trafis tre malagrablan problemon: kiam ĉiuj surskriboj estis tradukitaj kaj ĉiuj opcioj estis ŝparitaj la forumo komencis "kaprici". Estis la momento, kiam mi kaptis timon, ke ĉiuj penoj estas vanoj kaj necesas komenci ree. Sed racio venkis kaj mi povas doni ligilon al la forumo: http://nomado.forum24.ru Estas bonvenataj rimarkoj koncerne la tradukon kaj ajna enhavplena kritiko.

Estas tre interesa kaŭzo de menciita problemo kaj cirkonstanco de ĝia solvo. La forumo malfunkcias pro ĉeesto de "ĉapeligitaj" literoj en la paĝo kun opciioj. Mi ekkomprenis ĉi-kaŭzon absolute hazarde: post du tagoj de senrezultaj penoj mi decidis sendi en la forumon de teknika subteno la mesaĝon kun peto helpi. En la mesaĝo estis esperantlingva subskribo: "Esperu ĉiam!" Dum sendado de la mesaĝo mi trafis la saman problemon. Mi skribis la frazon per x-metodo (Esperu cxiam!) kaj ĉio ekfunkciis. Do kiel solvo de niaj problemoj dependas de eventualaj kaŭzoj!

Nun mi estas tre kontenta, sed restas amaso de pli seriozaj kaj pli gravaj taskoj: traduki la forumon en mongola lingvo, aldoni utilajn partojn, doni al partoprenantoj eblecojn simple aperigi ĉapeligitajn literojn ktp. Memkomreneble restas konstanta interreta problemo: diveni kiuj materialoj estos interesaj por vizitantoj kaj trovi aŭ traduki ilin.

Tags: ,
Nuna humoro: tre kontenta

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Esperanto sur fora insulo
Hodiaŭ dank'al novaĵdissendo mi tralegis interesan artikolon pri fora (de vidpunkto de ruso memkompreneble) insulo Tokelao. Teksto de la artikolo atingeblas en rusa lingvo. Ĉi-sube estas traduko de ĝia fragmento:

Malgranda atolo Tokelao, lokiĝinta en suda parto de Pacifiko, ricevas preskaŭ 10% de sia nacia enspezo dank'al Interreto. Malgraŭ ke
ĝia loĝantaro estas nur 1500 homoj, ĉiu tokelaano scias kio estas retregiono .tk kaj kiumaniere oni povas solajri per ĝi. Pli mirinda fakto estas, ke registri nomon en ĉi-retzono oni povas senpage. ... Siatempe registaro de la insulo decidis vendi rajton de registro de nomoj en retregiono .tk al holando komercisto, kiu proponis malkutima ordo de funkciado de la retzono. BBC rakontas, ke laŭ ideo de la komercisto oni povas senpage registri nomojn en la retzono, sed koncernataj TTT-ejoj devas enhavi malgrandan reklaman eron. Tiu enterpreno estis lanĉita je 2001 jaro. ... Nun Tokelao estas ununura loko en la mondo, kie uzado de Interreto estas absolute senpaga - necesas nur havi komputilon.

Mi ekpensis: Ĉu en tiu interreta paradizo estas esperantistoj?

Tags:
Nuna humoro: plena de scivolemo

profile
n0mad0
User: [info]n0mad0
Name: n0mad0
calendar
Back marto 2008
1
2345678
9101112131415
16171819202122
23242526272829
3031
page summary
tags

Advertisement