Home
entries friends calendar user info Previous Previous
Jurto de nomado
n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Проходящему мимо

Доброго времени суток, уважаемые!

Спасибо, что заглянули на огонек! n0mad0 приветствует вас.
Хочу ответить на вопросы, которые наверняка возникли, и рассказать о некоторых важных для меня вещах, чтобы избежать недоразумений.

Кое-что могло озадачить гостя, забревшего в мое сетевое пристанище : "Дорогой, а на каком это ты языке изъясняешься? Почему бы тебе по-русски экран не карябать, как это все добрые люди делают? Зачем такие изыски? Какую выгоду надеешься получить от всех этих стараний?" Отвечаю по пунктам:
 
  Читать дальше... )

Убедительная просьба к гостям. Языком общения в моем журнале является Эсперанто. Единственное место, где можно оставлять комментарии на иных языках, - вот этот топик. Если у вас возникли вопросы, пожелания, предложения, спрашивайте. Я вам с удовольствием отвечу.

Tags:

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Hieraŭ mi vizitis koncerton de Smolenska rusa popola orkestro omaĝe al Dubrovskij. En la Reto atingeblas informo pri la muzikistaro en angla lingvo. Bedaŭrinde mankas io pri ĝi en Esperanto (almenaŭ dume). La aranĝo estis organizita por studentoj de kelkaj urbaj superaj lernejoj. Mia amiko estas instruisto, kaj tial mi havis eblecon ĉeesti la koncerton. Kiel kutime tre gravas protekto :) Necesas rimarki, ke plimulto da studentoj ne tro interesiĝas pri klasika muziko kaj la halo estis plena nur trione. Tamen venis nur tiuj personoj, kiuj havas veran intereson pri la afero. Same kiel en aliaj fojoj muzikaĵo, la plej favore akceptata de aŭskultantoj, estis "sabra danco" el baleto de Ĥaĉaturjan.

Mi je oportunaj kazoj ĉiam vizitas koncertojn de la orkestro: tio estas bonega ebleco aŭskulti "vivan" bonkvalitan muzikon. Krome eĉ observado de laboro de spertuloj donas egan plezuron.

Tags:

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Internacia tago de virinoj
Hodiaŭ en nia lando oni festas Internacian tagon de virinoj. Tio estas unu el la plej ŝatataj festoj en Rusio. Oni solenas ĝin tre fervore. Verŝajne pli popularas nur Novjarfesto.

Ĝis nun mi kredis, ke malgraŭ ambicia nomo de la festo oni scias pri ĝi nur en Rusio kaj en aliaj landoj de eksUSSR. Tion opinion konfirmis ankaŭ televidilo. Ekz. antaŭnelonge mi spektis interesan dissendon pri amsterdama flora borso. Reportero substrekis, ke ĉi tago ne estas fama en eksterlando, sed oficistoj de la borso konas ĝin bone kaj tre ŝatas. Koncernate la oficistojn mi ne dubas :) Hodiaŭ en la Esperanto-babilejo estis tuŝita temon pri 8-a de Marto festo. Mi kun iom de miro eksciis, ke almenaŭ du eksterlandaj amikoj konas la feston. Kamarado xeno eĉ donis la citaĵon el germanlingva Vikipedio, kiu informis, ke Internacia virina tago estas feritago ne nur en eksUSSR, sed ankaŭ en kelkaj ekzotikaj landoj (ekz. en Burkino).

Ekzemploj de sovetaj gratulkartoj okaze de la festo:






Multajn gratulojn kaj bondezirojn al ĉiuj virinoj, kiuj opinias festo la 8-an de Marto tagon!

Tags: ,

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Venis proverbo el popola cerbo
De tempo al tempo mi kun plezuro trarigardas arojn de proverboj de diversaj popoloj. Tio estas tre interesaj legaĵoj. Lakonaj folkloraj aforizmoj donas foje pli ĝustan kaj impresplenan informon pri vivo de iu popolo ol dikaj libroj. Ofte oni povas senpene trovi taŭgajn ruslingvajn ekvivalentojn, sed de tempo al tempo tio estas malfacila tasko. Rimarkindas, ke proverboj de diversaj ekzotikaj gentoj donas poiame tre impresan efikon: malgraŭ aĵoj, neniel ligitaj kun niaj ĉiutagaj aferoj, ili mirinde impresas per klareco kaj ĝusteco. Ĉi sube estas mia lasta trovaĵo.

  • Proverbo de afrika gento Xhosa (ĉu esperantlingve Kosao?):
    Oreloj suber akvo ne estas tuta hipopotamo.

Mi fervore ŝparas en memoro plej ŝatatajn ekzemplojn. Poste estas kelkaj.

  • Proverbo de iu afrika popolo, kies nomon mi ne memoras:
    Se vi deziras esti elefanto, do lasu sterkamasojn samgrandajn kiel ĝi.
    Kiam mi proponis la tradukon al germana amiko, li komprenis nenion. Do kiel redoni sencon per kelkaj vortoj?
  • Islanda proverbo:
    Laŭdu veteron vespere, fraŭlinon - post edziĝfesto, kaj edzinon - antaŭ entombiĝo.

Mi provis traduki kelkajn rusajn proverbojn en Esperanton. Ili estis aperigataj en E-babilejo kaj bonhumore akceptataj de anoj.

  • Ĉiu rano kvakas, ke ĝia flak' agrablas.
  • Musoj gaje festas, kiam kat' forestas.
  • Porko korna timindus pli ol lupo morna.
  • Vilaĝano sekalon semas, eĉ se morgaŭ morti emas.

Kamaradoj, ĉu vi povas aperigi viajn ŝatatajn proverbojn?

Tags:

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
La loĝata insulo
Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis perpoŝte la libron el reta vendejo de la eldonejo "Impeto". Tio estas verkaĵo de fratoj Strugackij "La loĝata insulo" (ĉi tie estas ligilo al elŝutebla fragmento). Verdire mi malfermis la libron kun sento iom simila al timo. Necesas klarigi, ke ĉi novelo en rusa lingvo estas unu el plej ŝatataj de mi verkaĵoj - ŝatata de infanaĝo kaj multfoje relegata. Komence bone konata teksto ŝajnis en Esperanto iom stranga, sed poste mi komprenis ke la traduko estas tre bonkvalita kaj forestas iuj mankoj. Traduko validas same kiel originala versio. Tamen restas dubo. Mi intencas sendi la libron donace al mia eksterlanda amiko. Ĉu enhavo estos komprenebla por li? Mi ial opinias, ke gravan parton de la novelo povas kompreni nur homoj, loĝintaj en Soveta Unio (aŭ en nazia Germanio)... Aliflanke avantaĝo de verkoj de la fratoj estas, ke preskaŭ ĉiu persono povas trovi ion interesan por si: se oni ne interesiĝas pri profunda senco, do ricevos pasiigan aventuran legaĵon. Dubo iru for!

Tags:
Nuna muziko: Mein Traum - Oomph!

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Post viziton en poŝton
Hodiaŭ mi vizitis la poŝton por ricevi pakaĵon kun radioteknikaj elementoj. Ĉi aĵoj estis menditaj antaŭ unu monato kaj nun fine atingis nian urbon. Ili necesis por ripari ekranoblokon de mia komputilo, kiun ĉesis funkcii antaŭ novjarfesto. Al mia frato sukcesis funkciigi ĝin helpe de eroj de malnova soveta televidilo. Nun mi suferas, solvante malfacilan taskon: ĉu daŭrigi la riparadon kun risko difinitive difekti la ilon; ĉu fari nenion, esperante pri favoro de la sorto.

Tags:

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Oportuna preteksto
Hodiaŭ mi trovis tre interesan rimarkon:
Infano, se ne ŝatas fari ion, diras simple: "Mi ne deziras fari tion" Plenaĝulo je tiu fojo kutime diras: "Mi estas okupita! Mi estas tre-tre okupita! Mi havas multajn gravajn aferojn."

Traleginte la rimarkon mi kaptis senton de honto. :)

Tags:

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Revo
Hodiaŭ mi vizitis dentiston. Kiel kutime tio kaŭzis elspezojn kaj malgrablajn sentojn. Do kial dentistoj ne povas resanigi per surmeto de manoj?

Tags:

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Ekkompreno
Mi subite trovis, ke de esperantista vidpunkto la familia nomo "Putin" aspektas iomete... strange.

Tags:
Nuna muziko: Такого как Путин - Поющие вместе

n0mad0
Add to Memories
Tell a Friend
Hieraŭ mi vizitis poŝton kaj ricevis pakaĵon el Germanio. Mia reta amiko sendis al mi donace libron, kiun mi delonge serĉadis. Agrable impresis tempo, post kiu nia poŝta servo liveris la sendaĵon: por tio sufiĉis unu semajno. Iom antaŭe mi mendis diskojn, kiuj venis el Moskvo en Smolensk-on nur post tri semajnoj. Verŝajne oni veturigis ilin per ĉevaloj. Iam en blogo de ano de la bando "Tarakany" ("Blatoj") mi tralegis rakonto pri provo uzi poŝton por sendi menditajn aĵojn. Plejparte la rakonto enhavas diversajn blasfemaĵojn. Necesas agnoski, ke tiaj vortoj plej bone respegulas kvaliton de komplizoj de nia poŝto.

Tamen poŝtaj aferoj estas preterpasitaj. Mi tenas en manoj la libro, pri kiu jam delonge revas. Tio estas "Das Boot" ("La submarino") de Lothar-Guenther Buchheim. En la antaŭparolo estas impresa kaj timinda frazo: "Dum Dua mondmilito 30000 germanaj submarinistoj el 40000 ne revenis al bordon".

Tags:

profile
n0mad0
User: [info]n0mad0
Name: n0mad0
calendar
Back marto 2008
1
2345678
9101112131415
16171819202122
23242526272829
3031
page summary
tags

Advertisement