September 18th, 2020

Terpoma kampanjo finiĝis!


Terpomoj jam estas elterigitaj kaj ĉefa tasko de la legomĝardena sezono forpasis. Estas kialo por festi. Malgraŭ aĉa vetero de ĉi somero la rezulto akcepteblas. En la dua foto ne estas averaĝa ekzemplero, tamen ĝi ankaŭ ne estas elstara. Memkompreneble la birko ĉeestas por taksi la grandon. Mi esperas, ke dimensioj de brikoj ne tro diferenciĝas de lando al lando.