n0mad0 (n0mad0) wrote,
n0mad0
n0mad0

  • Location:
  • Mood:
  • Music:

Mia unua tago de la jaro

Komenco de la tago sekvis la tradicion, kiu aperis antaŭ kelkaj jaroj: en la 1-a de januaro matene mi promenadis tra senhomaj stratoj. Ĉar plimulto da homaro ne komprenas dume Esperanton kaj ĉi tiu blogo estas fakte skribata al neniu mi rajtas malkovri ĉi tie egan rusan sekreton. En komenco de la 1-a de januaro Rusio estas tute sendefenda kaj oni povas konkeri ĝin senpene. Plimulto da rusianoj aŭ dormas post fervora festa drinkado, aŭ suferas pro postebrio. Laŭ malplenaj stratoj nur vagas raraj hundobredistoj, tamen tia estas sorto de hundobredistoj - promenadi kun siaj bestoj maldepende de vetero, humoro kaj sanstato. La malpleno de urbaj stratoj donas specialan senton. La dua afero de la tago - mi vizitis Jutubaĉon kaj malŝatis filmeton kun la festa parolado de la Ĝvidanto de la Nacio. Mi nepre ŝatos ĝin, kiam li finfine diros: "Mi laĉiĝis. Mi forpasas."

La stratkruciĝo en la 1-a de januaro La sama stratkruciĝo en ordinara tago
Tags: esperanto, festoj, novaĵoj
Subscribe

  • MiaVivo

    Foje post iom da meditado mi ekkonsciis, ke post la momento, kiam mi lanĉis la blogon en LJ, preterpasis preskaŭ 13 jaroj. En tiu glora tempo la…

  • Kukurboj

    La pasinta somero estis ne tro favora por agrikulturo: plejparte malvarma, malseka kaj kun oftaj nubaj tagoj. Tamen malgraŭ tio kukurboj…

  • Terpoma kampanjo finiĝis!

    Terpomoj jam estas elterigitaj kaj ĉefa tasko de la legomĝardena sezono forpasis. Estas kialo por festi. Malgraŭ aĉa vetero de ĉi somero la…

  • Post a new comment

    Error

    default userpic
    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 21 comments