n0mad0 (n0mad0) wrote,
n0mad0
n0mad0

  • Location:
  • Mood:
  • Music:

MiaVivo

Foje post iom da meditado mi ekkonsciis, ke post la momento, kiam mi lanĉis la blogon en LJ, preterpasis preskaŭ 13 jaroj. En tiu glora tempo la lando estis alia, Putin estis preskaŭ juna kaj la blogejo ŝajnis esperdona de esperantista vidpunkto - ĉi tie kontribuis diversaj aktivuloj kaj eĉ agadis teamo celinta esperantigi la interfacon. La cirkostancoj aliiĝis, nun LJ estas la loko ne tro interesa por la Lingvo Internacia kaj aperas la demando: "Ĉu sencas trovi alian retejon por blogi kaj komunikadi?"

Post iom da esplorado mi trovis, ke en Tvitero estas aktiva esperantista komunumo. Tvitero estas oportuna kaj tre fleksebla socia reto por ŝanĝi ideojn kaj disvastigi novaĵojn. Ankaŭ memkompreneble por ŝanĝi fotojn kun katoj kaj senrespondece babili pri la vivo. Eble sencus tute transnomadi tien, sed restas kialoj por heziti. Oni bone memoras, ke sinjoro Trump aprezis ĝis la momento Tviteron kaj trovis ĝin tute trafa por ŝtata agado. Tamen por ajna klereca persono la penso pri limo je 280 signoj ŝajnas neeltenebla. Do oni bezonas ejon por aperigi saĝecajn longajn tekstojn pri sorto de la mondo.

Antaŭnelonge mi trovis en "Libera Folio" la artikolon pri poresperantista retejo "MiaVivo" Verdire mi havas kutime skeptikecon pri specialaj poresperantistaj projektoj kaj trovas ĉi praktikon noca. Tamen atentinte la retejon mi trovis, ke en gxi videblas pli-malpli vigla aktiveco kaj tie partoprenas kelkaj merititaj personoj. Post iom hezitoj kaj duboj mi aranĝis la konton kaj emas plu aperigi afiŝojn tie:

https://www.miavivo.net/profilo/nordanomado/
Tags: esperanto, interreto
Subscribe

  • La vintro estas venanta

    Antaŭ kelkaj tagoj mi finfine trovis tempon por sekurigi malgrandajn arbarojn per freŝaj abiaj branĉoj. Alikaze malsataj leporoj nepre ronĝos…

  • Kukurboj

    La pasinta somero estis ne tro favora por agrikulturo: plejparte malvarma, malseka kaj kun oftaj nubaj tagoj. Tamen malgraŭ tio kukurboj…

  • Atingoj, kiujn ni perdis

  • Post a new comment

    Error

    default userpic
    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 25 comments

  • La vintro estas venanta

    Antaŭ kelkaj tagoj mi finfine trovis tempon por sekurigi malgrandajn arbarojn per freŝaj abiaj branĉoj. Alikaze malsataj leporoj nepre ronĝos…

  • Kukurboj

    La pasinta somero estis ne tro favora por agrikulturo: plejparte malvarma, malseka kaj kun oftaj nubaj tagoj. Tamen malgraŭ tio kukurboj…

  • Atingoj, kiujn ni perdis