Esperantaĵoj: Kion mi ŝatus, sed ne trovis [2]



Retumante mi denove kaj denove vidas trafajn aplikkampojn por Esperanto, kiuj restas neprizorgataj kaj neprilaborataj.

Astronomio, unu el plej antikvaj sciencoj, nun konstante estas fonto de mirindaj novaĵoj, kiuj grave aliigas niajn vidpunktojn pri Universo. Jen la ekzemplo: antaŭ tridek jaroj ekzisto de ekstersunsistemaj planedoj estis nur hipotezo. Iuj sciencistoj eĉ supozis, ke tiaj planedoj ne ekzistas entute aŭ tre raras. Nun kekaj miloj da ili estas konataj kaj oni trovadas novajn.
Ne estas grava sekreto, ke anglalingvanoj havas avantaĝon por akiri astronomiajn novaĵojn, do NASA, ESA kaj aliaj seriozaj organizaĵoj aperigas informojn ĉefe en la angla. Se iu anglalingva esperantisto aperigus almenaŭ ĉiusemajne bultenon kun koncizaj notoj pri plej gravaj eventoj en astronomio kaj kosmonaŭtiko, mi estus unu el plej fervoraj legantoj. Ion similan aperigas en la rusa kiri2ll, sed ĉi blogo ne tute kontentigas min. Por la justeco necesas rimarki, ke en Esperanto estas priscienca blogo: Scivolemo Tamen unue ĝi estas ĉefe pri temoj, kiuj ne koncernas esploradon de Kosmo. Due ĝiaj kontribuoj tro longas. Krome la lingva kvalito nepre kaŭzus plendojn de iuj kamaradoj pri baldaŭa Fina Venko de Fuŝanto.

Releginte mian skribaĵon, mi trafis la demandon: ĉu eble en la mondo iu esperantisto suferas pro manko de informoj, kiujn mi senpene povus aperigi?

Virus rex

Dum vastiĝas ĝia regno en la mondo, en Esperantujo daŭras la grotesko pri la ĝusta nomo por la mikroskopa globo kun la meduza frizaĵo. Ne facilas koncedi, ke oni eraras, des pli kiam erarante oni formas plimulton. Multaj sekve ne volas detronigi la reĝon kronitan de ili per imagata cirkla ornamo plu ne videbla sur la reala kapo de ĝia moŝto. Konata ĉiumonata magazino baldaŭ devos ŝanĝi sian nomon, ĉar tiu jam havas en Esperanto kronologian signifon. Almenaŭ laŭ la logiko de sia redaktistaro, kiu "interkonsentis pri la uzo de kronviruso, ĉar la scienca termino corona ja ĝuste signifas "krono", kaj ĉar "korono" jam havas en Esperanto astronomian signifon." ? ? ! ! Ĉu "krono" ne jam havas en Esperanto historian signifon? Ĉu corona ne signifas ĝuste ankaŭ "korono" kaj ĝuste ĉi-kaze ne "krono"? Ĉu la redaktistaro verifis kun virusologa terminologo? Kia aŭtoritato malpermesas komparon kun astraĵo ekster l' astronomio? Ĉu nenion sencas la verda stelo? Ĉu pli evidentas la traduko laŭ videbla apartaĵo de l' nomendaĵo, aŭ ĉu ĝuste tiu alia traduko, kies signifo indikas ion neniel percepteblan pri ĝi?

  • estunto

La (familia) nomo de l' murdanto

Unue mi kiel multaj supraĵe konsideris "kronviruso" sufiĉe trafa traduko, ĉar "krono" ja estas la Esperanta vorto por la latina corona. La latina vorto corona en nia pli preciza lingvo havas tamen ankaŭ alian eblan signifon, nome korono. Kiun el la du malsamaj coronae celis la terminologo, kiu elpensis coronavirus? Ni tridimensie rigardu la nomendan monstron: Ĉu ties corona similas pli al cirkla reĝa krono aŭ pli al ekstera parto de suna atmosfero: sfera tavolo konsistanta el klabeskaj protuberancoj? La corona kovras la tutan surfacon de la globa viruso sfere, kiel korono sunon. Ĉu krono kovras tutan reĝan kapon, inklude ties vizaĝon, postkranion kaj bazon? Jen do la surpriza solvo: koronviruso! Eblas ankaŭ "korona viruso", sed "koronaviruso" strangus kiel "terapomo".

  • estunto

Biskvito

Nuntempe multaj, precipe anglezanoj, uzas ĉi vorton en la senco de kekso, evidente pro tio, ke samsona vorto en ilia lingvo signifas ĝuste tion. En la germana Biskuit signifas spongokukon. Fuŝantistoj amas falsajn amikojn, do tie kaj tie la vorto eble troveblas uzata por spongokuko, kvankam spongokuko estas suka, tre mola, biskvito tamen tre seka, malmola aĵo. Menciindas krome certa speco de porcelano ankaŭ nomata biskvito en Esperanto. Ne estante porcelanologo, mi ne povas diri ion pri la motivo de tiu nomigo. Specoj emas havi kapricajn nomojn, eble ĉar tiom multe daestas, sed tio estus aparta temo. Laŭ la Fundamento biskvito estas germane Zwieback aŭ pole sucharek, kiuj laŭ mia scio ambaŭ egalas nur bakitan kaj poste tranĉaĵe rostitan sekegan panon, sufiĉe sengustan, iom dolĉan sed ne kiom vera dolĉaĵo. Mankas en ĝi pli specialaj spicoj, ĉokolado, nuksoj aŭ similaj. Akceptante la angleskan uzon de biskvito kelkaj estigis novan, tre similsonan vorton por ĉi-antaŭan bakaĵon: biskoto*. Estos, kiuj prenos ankaŭ ĉi tiun vorton por kekso. Kiel do juĝi la aferon? Post zorga pensado jen kion mi opinias: Falsa amiko ne estas bona amiko simple pro tio, ke ĝi venas de nun potenca mondlingvo. Tio kaj la fakto, ke en la angla ĝi signifas ion popularan, ne rajtigas kontraŭdiri la Fundamenton. Biskvito ne estas la angla biscuit!

*La itala biscotto estas kekso. En la aŭstra germana ekzistas speco de kekso kun preskaŭ identa nomo.